lunes, 30 de marzo de 2009

Kantajxoj

Jes (dauxro: 4:22)
Kantajxo preskaux nurinstrumenta. En diversaj partoj oni auxdas vocxojn kiuj parolas diverslingve (Angle, Hispane, Japane, k.t.p.) dirante: "Cxu vi komprenas?" kaj "Ne, mi ne povas kompreni". Fine, vocxo kiu parolas Esperanton diras "jes, mi komprenas".
Oni povas auxdi instrumentojn tiel diversaj kiel digxeriduo, mandolino, saksofono, k.t.p.










Cxiam (dauxro: 4:57)
Tie cxi, anstataux havi unu gvidantan vocxon, oni trovas teksturon kreita per diversaj vocxoj, el junulo, maljumulo, infano, viro, virino.
Vi povas vidi la videon farita pri tui cxi kantajxo sube en tiu cxi ttt-ejo.










Libereca Kantajxo (dauxro: 5:06)
Tie cxi oni trovas saksofonon kaj dolcxan fluton apud sintezilojn.
Parolata vocxo temas pri libereco. Tie cxi, talentplena Argentinano Fabio Causin ludas dolcxan fluton.










Naskigxis por Ludi (dauxro: 4:33)
Denove, oni trovas vocxon kiu parolas kaj samtempe oni auxdas teksturon farita per sinteziloj. En tiu cxi kantajxo, mi uzis nur sintezilojn por fari la muzikon.










Numeroj (dauxro: 4:24)
Por fari la ritmon tie cxi mi uzis malnovan softvaron (Commodore 64 "Funky Drummer") kaj miksis gxin kun orgeno, elektra piano, virtuala "theremin" kaj saksofono.











Vidante la Pluvon (Tra la fenestro de mia prizono)
(dauxro: 5:46)
Oni komenas auxdi la pluvan bruon kaj vocxo parolas pri la sperto de homo en prizono. Poste, la kantajxo transformigxas nurinstrumenta. Oni auxdas precipe saksofonon tre lerte ludita de Salvador Parrinello, kiu anakux verkis kune kun mi la kantajxon. Oni anakux povas auxdi elektran gitaron kaj sintezilon. La pluvo estis kreita de R. Humphries (www.freesound.org)










Fidela Damo (dauxro: 3:23)
Ritmo farita per softvaro uzante 8 bitajn specimenojn. La kantajxo parolas pri mia hundino "Lala", vera Fidela Damo, kaj mi verkis gxin kune kun Mara Causin. apud la orgeno kaj la elektra gitaro oni auxdas la vocxon de Luis Scilingua.










La vocxo de Zamenhof (dauxro: 9:13)
Bizara kantagxo, komencas enhavante sonojn kreitaj per diversaj instrumentoj: Klarneto, Tahita ukuleleo, "pusipia" (blovinstrumento el Bolivio), k.t.p. Cxio sur bazo farita per sintezilo. Je la meza parto de la kantajxo oni aldonas bazon farita per Re-birth, kaj ankaux gitaron kaj saksofonon. En la dua parto de la kantajxo oni povas auxdi la veran vocxon de D-ro Zamenhof. Cxe interreto mi trovis mp3-n enhavante la paroladon de Zamenhof dum la unuaj jaroj de la pasinta jarcento. Cxar la kvalito de tiu cxi grava sonarhivo ne estis tre bona, mi devis labori gxin per komputilo, kaj mi povas uzi gxin kiel teksturo. Kaj , kvankam ni povas vere auxdi la vocxo de Zamenhof, mi ne intencis fari komprenebla la tekston cxar tio ne eblas kun tian malaltan kvalito de tiu mp3. Baldaux mi aldonos, tie cxi, videojn klarigante la prilaboro de tiun sonarhivon por plibonigi la sonon, kaj enhavante la paroladon sen muziko, por tiuj kiuj volas gxui tiun paroladon.
Cxar la kantajxo estas kvazaux longa mi metas du antauxvidojn. La unua montras la nurinstrumentan parton kaj la dua permesas auxdi instrumentojn kaj la vocxon de Zamenhof.












Frankenstein (dauxro: 2:18)
Mia propra vido pri la historio de D-ro Frankenstein kaj la mostro. Elektronikan ritmon, parolatan tekston kaj sintezilon oni povas auxdi tie cxi.










Bizara Lando (dauxro: 2:31)
Nurinstrumenta kantajxo. Por farigi gxin mi uzis nur komputilon kaj mian malnovan kaj amatan sintezilon Casio HT 700. La melodio kiun ludas la sintezilo estas sama ol la ludata je "Frankenstein" kaj en la KD, tiuj cxi du kantajxoj aperas ligitaj.










Cxu vi preferas acxeti la tutan KD-n, Bonvolu klaku sur la sekvanta ligilo:






2 comentarios:

  1. Dankon por via muziko. Nijl/Novjorko
    (Mi estas muzikisto sed kutime mi ne kreas mian propran muziko. Komune placxas al mi Beatles kaj iam mi volas traduki iom.

    ResponderEliminar
  2. Carlos: Mi ege ghojas pri viajn kreitajhojn ! Jorge Tarducci

    ResponderEliminar