Mostrando entradas con la etiqueta KD. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta KD. Mostrar todas las entradas

sábado, 4 de junio de 2011

La Blusoj

Kvankam "Los Barcos Solares..." estas ekzperimenta albumo, mi ankaux volis enmeti gxin du blusojn. Tio estas kauxze de ke mi, antaux 20 jaroj, kiam mi lernis elektran gitaron, komprenis ke bluso estas la komenco por cxio. Kiel Albert King diras "Cxio estas bluso" aux kiel cxiuj jxazaj muzikistoj scias. Tio estas klara en la libro verkita de Wynton Marsalis pri jxazo kaj vivo. Do, jen miaj du blusetoj, kiuj ankaux havas malgrandajn ekzperimentajn momentojn, sed kiuj estas la reevizito al la fontojn kiujn ni ofte devas viziti.

jueves, 24 de marzo de 2011

Sunaj Boatoj el Rapa Nui (elsxutebla senpage)

Tie cxi vi povas elsxuti la tutan albumon senpage

http://www.mediafire.com/?pj0a4yyqkb33j5a


Tie cxi vi povas auxdi la albumon interrete aux elxusti la kantajxojn

http://carlosdevizia.rpmchallenge.com/

Mi esperas ke vi sxatas gxin.

sábado, 1 de enero de 2011

Vacaciones en Gstaad KD (elsxutebla senpage)

Gstaad-Cover-5

La Unua KD farita de Gstaad Basset Hounds, Vacaciones en Gstaad (Ferio en Gstaad), estas nun elsxutebla senpage. Vi povas elxsuti gxin per la ligilo kiu aperas cxe la fino de tiu cxi teksto. La albumo estas je mp3 (320kbps). En la ligilo vi ankaux trovos la kovrilan arton. Tiu cxi KD estas eksperimenta albumo kiu miksas diversajn sonfontojn ekde tradiciaj instrumentoj (gitaro, elektra gitaro, saksofono, klarneto) gxis softvaro por fari muzikon (Re-birth, Beat 2000, DeathRayFree por Game Boy, Psycle). Oni trovas ankaux "circuit bending", distordajn vocxojn, sonojn kreitaj per radio tra wah wah efekto, "lo-fi". k.t.p.

Ni metis multe da amon farante tiun cxi KD. Ni esperas ke vi

http://www.mediafire.com/?181bzssnmjmimh5




This work is licensed under a Creative Commons Attribution-NonCommercial-NoDerivs 3.0 Unported License.

jueves, 11 de noviembre de 2010

Gstaad Bassethounds kaj la Marsaj Porkoj

La Jarfino trovas min muzikaktive. Unue mi estas farante la fina miksado el la unua KD farita de Gstaad Bassethounds, ekzperimenta muzika laboro kiu gxis nun havas la nomon "La Inmortalidad del Cangrejo". En tiu cxi KD, mia filo ludas gitaron, komputilon, "circuit bent" instrumentojn, ktp. Kaj mi ludas saksofonon, klarneton, gitaron, komputilon ktp.
Tie cxi vi trovos "lo fi", gitarajn solojn, blankan bruon, simetrian muzikon, Re-birth, "circuit bending", ktp.
La KD enhavas tri ekzperimentajn kantajxojn. Kvankam la KD estas preskaux nurisntrumenta, en al kantajxo "The Quest" (38 minutoj proksime) Mara Causin alportas sian vocxon. Vi povas legi la vortojn tie cxi. La du aliaj kantajxoj estas "Vacaciones en Gstaad" kaj la kantajxo kiu donas titolon al la KD. Vi povas auxdi "La inmortalidad del cangrejo" tie cxi.
La dua projekto en kiu mi nune laboras estas "Cerdos de Marte", ekzperimenta KD kiu jam havas kelkajn finitajn kantajxojn kaj aliajn kiuj estas preskaux finitaj. En tiu cxi muziklaboro vi trovos "Trackers", fraktalan muzikon, "glitch", klasikan jxazan kantajxon farita kiel "Breakbeat" versio, livtovaj okarinoj, ktp. Vi povas auxdi du ekzemploj el tiu cxi KD tie cxi kaj tie cxi.
Mi ankaux volas diri ke kaj la KD de Gstaad Bassethounds kaj Cerdos de Marte povos esti elsxutataj senpage. Oni faris ilin por la plezuro fari muzikon kaj por ekzperimenti uzante la sonojn. Cxiuj povos elsxuti la du KDjn senpage.


martes, 31 de marzo de 2009

Kiel...? Kial...?

Kiel Acxeti?
Vi povas auxdi fragmentojn el la kantajxojn per la ligiloj kiuj aperas sube en tiu cxi ttt-ejo. Laux la rapideco de via servilo, eble vi devos atendi kelkajn minutojn por auxdi la kantajxojn. Cxu vi sxatas tion kion vi auxdas vi povas klaki sub la butonon "Add to Cart" kaj pagi per Paypal. Mi sendos la kantajxojn acxetitajn per retmesagxo. La prezo de cxiu kantajxo estas 0,99 euroj.
Vi ankaux povas acxeti la tutan KD-n kaj la prezo estas 5 euroj. Cxu vi acxetas la tutan KD-n vi ankaux ricevos jpg-n enhavante la kovrilon de la KD. Cxu vi acxetas la tutan KD-n mi sendos al vi ligilon por elsxuti gxin per Mediafire.
Cxiuj acxetantoj recivas per retmesagxo la teksotjn de la acxetitaj kantajxoj.
Gxenerale mi sendos la acxetitajn kantajxojn dum unu aux du tagoj, sed bonvolu atendu kvin tagoj por ricevi la kantajxojn.

Kiel helpi?
Vi povas helpi min disvastigante tiun cxi ttt-ejo. La nuna propagando kiun "Bizara Lando" havas estas la komentojn inter personoj kaj en diversaj lokoj cxe interreto. Mi ne estas entrepereno, nur muzikisto kiu volas disvastigi mian muzikon kaj vivi digne per mia profesio.
Vi anakux povas helpi ne farante nelegxajn kopiojn el la KD aux la kantajxojn.
Cxu vi kredas ke tiun projekto estas interesa, vi povas helpi klakante sube:









Kiel kontakti min?
carlosdevizia (cxe) yahoo.com.ar (Bonvolu forlasu (cxe) kaj metu @)
Mi cxiam estas aperta por komentoj, sugestoj, kritikoj, k.t.p.

Kial elsxutebla?

Precipe cxar la posxta kosto estas alta, kaj mi kredas ke estas sensensajxo pagi pli la posxto ol la KD. Tamen, eble en la estonteco mi oferos la eblecon acxeti la KD-n per posxto, sed aldonante alian aferon (aliaj KD enhavante kelkajn el miajn nurinstrumentajn laborojn, aux DVD enhavante fotojn, videojn aux alia afero). La posxta kosto por sendi unu KD estas sama ol sendi du.

Cxu la sonkvalito estas alta?
Kompreneble jes. Kiam vi auxdas la fregmentojn en tiu cxi ttt-ejo vi faros tion po 128 kbps, sed la mp3 kiujn mi sendos al la acxetantoj estas po 256 kbps.

lunes, 30 de marzo de 2009

Kantajxoj

Jes (dauxro: 4:22)
Kantajxo preskaux nurinstrumenta. En diversaj partoj oni auxdas vocxojn kiuj parolas diverslingve (Angle, Hispane, Japane, k.t.p.) dirante: "Cxu vi komprenas?" kaj "Ne, mi ne povas kompreni". Fine, vocxo kiu parolas Esperanton diras "jes, mi komprenas".
Oni povas auxdi instrumentojn tiel diversaj kiel digxeriduo, mandolino, saksofono, k.t.p.










Cxiam (dauxro: 4:57)
Tie cxi, anstataux havi unu gvidantan vocxon, oni trovas teksturon kreita per diversaj vocxoj, el junulo, maljumulo, infano, viro, virino.
Vi povas vidi la videon farita pri tui cxi kantajxo sube en tiu cxi ttt-ejo.










Libereca Kantajxo (dauxro: 5:06)
Tie cxi oni trovas saksofonon kaj dolcxan fluton apud sintezilojn.
Parolata vocxo temas pri libereco. Tie cxi, talentplena Argentinano Fabio Causin ludas dolcxan fluton.










Naskigxis por Ludi (dauxro: 4:33)
Denove, oni trovas vocxon kiu parolas kaj samtempe oni auxdas teksturon farita per sinteziloj. En tiu cxi kantajxo, mi uzis nur sintezilojn por fari la muzikon.










Numeroj (dauxro: 4:24)
Por fari la ritmon tie cxi mi uzis malnovan softvaron (Commodore 64 "Funky Drummer") kaj miksis gxin kun orgeno, elektra piano, virtuala "theremin" kaj saksofono.











Vidante la Pluvon (Tra la fenestro de mia prizono)
(dauxro: 5:46)
Oni komenas auxdi la pluvan bruon kaj vocxo parolas pri la sperto de homo en prizono. Poste, la kantajxo transformigxas nurinstrumenta. Oni auxdas precipe saksofonon tre lerte ludita de Salvador Parrinello, kiu anakux verkis kune kun mi la kantajxon. Oni anakux povas auxdi elektran gitaron kaj sintezilon. La pluvo estis kreita de R. Humphries (www.freesound.org)










Fidela Damo (dauxro: 3:23)
Ritmo farita per softvaro uzante 8 bitajn specimenojn. La kantajxo parolas pri mia hundino "Lala", vera Fidela Damo, kaj mi verkis gxin kune kun Mara Causin. apud la orgeno kaj la elektra gitaro oni auxdas la vocxon de Luis Scilingua.










La vocxo de Zamenhof (dauxro: 9:13)
Bizara kantagxo, komencas enhavante sonojn kreitaj per diversaj instrumentoj: Klarneto, Tahita ukuleleo, "pusipia" (blovinstrumento el Bolivio), k.t.p. Cxio sur bazo farita per sintezilo. Je la meza parto de la kantajxo oni aldonas bazon farita per Re-birth, kaj ankaux gitaron kaj saksofonon. En la dua parto de la kantajxo oni povas auxdi la veran vocxon de D-ro Zamenhof. Cxe interreto mi trovis mp3-n enhavante la paroladon de Zamenhof dum la unuaj jaroj de la pasinta jarcento. Cxar la kvalito de tiu cxi grava sonarhivo ne estis tre bona, mi devis labori gxin per komputilo, kaj mi povas uzi gxin kiel teksturo. Kaj , kvankam ni povas vere auxdi la vocxo de Zamenhof, mi ne intencis fari komprenebla la tekston cxar tio ne eblas kun tian malaltan kvalito de tiu mp3. Baldaux mi aldonos, tie cxi, videojn klarigante la prilaboro de tiun sonarhivon por plibonigi la sonon, kaj enhavante la paroladon sen muziko, por tiuj kiuj volas gxui tiun paroladon.
Cxar la kantajxo estas kvazaux longa mi metas du antauxvidojn. La unua montras la nurinstrumentan parton kaj la dua permesas auxdi instrumentojn kaj la vocxon de Zamenhof.












Frankenstein (dauxro: 2:18)
Mia propra vido pri la historio de D-ro Frankenstein kaj la mostro. Elektronikan ritmon, parolatan tekston kaj sintezilon oni povas auxdi tie cxi.










Bizara Lando (dauxro: 2:31)
Nurinstrumenta kantajxo. Por farigi gxin mi uzis nur komputilon kaj mian malnovan kaj amatan sintezilon Casio HT 700. La melodio kiun ludas la sintezilo estas sama ol la ludata je "Frankenstein" kaj en la KD, tiuj cxi du kantajxoj aperas ligitaj.










Cxu vi preferas acxeti la tutan KD-n, Bonvolu klaku sur la sekvanta ligilo: