Vi povas elsxuti senpage mian novan muzikalbumon "Sure like a Bone". Naux blus-rokaj kantajxoj. Por fari tion bonvolu klaku la ligilon cxe la fino de tiu cxi teksto.
www.archive.org/details/SureLikeABone
Mostrando entradas con la etiqueta musica. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta musica. Mostrar todas las entradas
martes, 20 de marzo de 2012
viernes, 9 de marzo de 2012
"Sure like a Bone" (Nova muzikalbumo)

Mi partoprenis en RPM Challenge, kiu celas krei muzikalbumon dum la plej mallonga monato de la jar. Tiu cxi nova albumo estas bluso kaj roko, malsame ol miaj malnovaj albumoj. Gxi estas reveno al la fontoj. Gxi enhavas 9 kantajxojn kiuj estis verkitaj por 8 hundoj kaj 1 kolombo (Kial ne? Hej, Paul verkis "Martha, my Dear"). La korpo de la muziko estas farita per basgitaro, elektra gitaro kaj drumoj (tiu cxi lasta per VST). En diversaj kantajxoj mi aldonis busxharmonikon, aldsaksofonon, Hispanan gitaron, "Slide" gitaron, orgenon kaj vocxon. La elektra gitaro estas mia Faim, la "slide", mia Fratti, la saksofono estas mia Winston kaj la orgeno estas kelkfoje mia Lowrey Wandering Genie kaj VST orgeno aliaj. Mia filo Franco kantas en unu kantajxo kaj ludas gvidantan gitaron en aliaj du.
Mi nun devas fini lakovrilon, sed baldaux mi aldonoskantajxojn por ke vi auxdu kaj ankau ligilon por ke vi elsxutu la albumon senpage.
|
| Faim |
|
| fratti |
|
| basgitaro |
|
| Lowrey Wandering Genie |
Etiquetas:
alto sax,
blues,
blues-rock,
Carlos,
combo organ,
Devizia,
dog,
electric guitar,
musica,
rock,
slide guitar
martes, 11 de enero de 2011
Vacaciones en Gstaad cxe archive.org
Nun vi povas auxdi "Vacaciones en Gstaad" cxe archive.org. Vi devas sekvi la ligilon cxe la fino de tiu cxi artikolo por fari tion. Krome de mediafire vi ankaux povas elxsuti la KD-n per archive.org
http://www.archive.org/details/VacacionesEnGstaad-GstaadBassetHoundsAlbum
jueves, 11 de noviembre de 2010
Gstaad Bassethounds kaj la Marsaj Porkoj
La Jarfino trovas min muzikaktive. Unue mi estas farante la fina miksado el la unua KD farita de Gstaad Bassethounds, ekzperimenta muzika laboro kiu gxis nun havas la nomon "La Inmortalidad del Cangrejo". En tiu cxi KD, mia filo ludas gitaron, komputilon, "circuit bent" instrumentojn, ktp. Kaj mi ludas saksofonon, klarneton, gitaron, komputilon ktp.
Tie cxi vi trovos "lo fi", gitarajn solojn, blankan bruon, simetrian muzikon, Re-birth, "circuit bending", ktp.
La KD enhavas tri ekzperimentajn kantajxojn. Kvankam la KD estas preskaux nurisntrumenta, en al kantajxo "The Quest" (38 minutoj proksime) Mara Causin alportas sian vocxon. Vi povas legi la vortojn tie cxi. La du aliaj kantajxoj estas "Vacaciones en Gstaad" kaj la kantajxo kiu donas titolon al la KD. Vi povas auxdi "La inmortalidad del cangrejo" tie cxi.
La dua projekto en kiu mi nune laboras estas "Cerdos de Marte", ekzperimenta KD kiu jam havas kelkajn finitajn kantajxojn kaj aliajn kiuj estas preskaux finitaj. En tiu cxi muziklaboro vi trovos "Trackers", fraktalan muzikon, "glitch", klasikan jxazan kantajxon farita kiel "Breakbeat" versio, livtovaj okarinoj, ktp. Vi povas auxdi du ekzemploj el tiu cxi KD tie cxi kaj tie cxi.
Mi ankaux volas diri ke kaj la KD de Gstaad Bassethounds kaj Cerdos de Marte povos esti elsxutataj senpage. Oni faris ilin por la plezuro fari muzikon kaj por ekzperimenti uzante la sonojn. Cxiuj povos elsxuti la du KDjn senpage.
Suscribirse a:
Comentarios (Atom)



