Mostrando entradas con la etiqueta bassethounds. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta bassethounds. Mostrar todas las entradas

viernes, 6 de mayo de 2011

Bizaraj kordoj...kaj plu...

En "Los Barcos Solares de Rapa Nui" komre de la tradiciaj instrumentoj mi uzis kelkajn bizarajn sonfontojn. Mi tre sxatas "circuit bending" kaj mi faris tion al du ludiloj, Spider Man radio kaj ludtelefono kiun uzis mia filo. Fakte la telefono estis uzita ankaux en la albumo "Vacaciones en Gstaad" de Gstaad Bassethounds farita kune kun mia filo. Mi havas ankaux kelkaj artefaktoj kiuj mi prilaboros. Pri la tenisrakedo, gxi estas el ligno kaj kune kun mia bopatro mi farigis gxin "lap steel guitar" kun tri kordoj. Gxi aperas en "Fragmentoj" el "Barcos Solares de Rapa Nui". Mi ludas gxin per "slide" farita el tubo

Slide y Dunlop

Dunlop-3

Dunlop-2

Dunlop

Spider-Phone

jueves, 11 de noviembre de 2010

Gstaad Bassethounds kaj la Marsaj Porkoj

La Jarfino trovas min muzikaktive. Unue mi estas farante la fina miksado el la unua KD farita de Gstaad Bassethounds, ekzperimenta muzika laboro kiu gxis nun havas la nomon "La Inmortalidad del Cangrejo". En tiu cxi KD, mia filo ludas gitaron, komputilon, "circuit bent" instrumentojn, ktp. Kaj mi ludas saksofonon, klarneton, gitaron, komputilon ktp.
Tie cxi vi trovos "lo fi", gitarajn solojn, blankan bruon, simetrian muzikon, Re-birth, "circuit bending", ktp.
La KD enhavas tri ekzperimentajn kantajxojn. Kvankam la KD estas preskaux nurisntrumenta, en al kantajxo "The Quest" (38 minutoj proksime) Mara Causin alportas sian vocxon. Vi povas legi la vortojn tie cxi. La du aliaj kantajxoj estas "Vacaciones en Gstaad" kaj la kantajxo kiu donas titolon al la KD. Vi povas auxdi "La inmortalidad del cangrejo" tie cxi.
La dua projekto en kiu mi nune laboras estas "Cerdos de Marte", ekzperimenta KD kiu jam havas kelkajn finitajn kantajxojn kaj aliajn kiuj estas preskaux finitaj. En tiu cxi muziklaboro vi trovos "Trackers", fraktalan muzikon, "glitch", klasikan jxazan kantajxon farita kiel "Breakbeat" versio, livtovaj okarinoj, ktp. Vi povas auxdi du ekzemploj el tiu cxi KD tie cxi kaj tie cxi.
Mi ankaux volas diri ke kaj la KD de Gstaad Bassethounds kaj Cerdos de Marte povos esti elsxutataj senpage. Oni faris ilin por la plezuro fari muzikon kaj por ekzperimenti uzante la sonojn. Cxiuj povos elsxuti la du KDjn senpage.