Mostrando entradas con la etiqueta slide guitar. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta slide guitar. Mostrar todas las entradas

viernes, 9 de marzo de 2012

"Sure like a Bone" (Nova muzikalbumo)

Muzikamika hundo / Perro melómano / Dog that loves music

Mi partoprenis en RPM Challenge, kiu celas krei muzikalbumon dum la plej mallonga monato de la jar. Tiu cxi nova albumo estas bluso kaj roko, malsame ol miaj malnovaj albumoj. Gxi estas reveno al la fontoj. Gxi enhavas 9 kantajxojn kiuj estis verkitaj por 8 hundoj kaj 1 kolombo (Kial ne? Hej, Paul verkis "Martha, my Dear"). La korpo de la muziko estas farita per basgitaro, elektra gitaro kaj drumoj (tiu cxi lasta per VST). En diversaj kantajxoj mi aldonis busxharmonikon, aldsaksofonon, Hispanan gitaron, "Slide" gitaron, orgenon kaj vocxon. La elektra gitaro estas mia Faim, la "slide", mia Fratti, la saksofono estas mia Winston kaj la orgeno estas kelkfoje mia Lowrey Wandering Genie kaj VST orgeno aliaj. Mia filo Franco kantas en unu kantajxo kaj ludas gvidantan gitaron en aliaj du.
Mi nun devas fini lakovrilon, sed baldaux mi aldonoskantajxojn por ke vi auxdu kaj ankau ligilon por ke vi elsxutu la albumon senpage.
Faim-2
Faim

fratti-3
fratti

bajo-2
basgitaro

Lowrey Wandering Genie
Lowrey Wandering Genie

viernes, 6 de mayo de 2011

Bizaraj kordoj...kaj plu...

En "Los Barcos Solares de Rapa Nui" komre de la tradiciaj instrumentoj mi uzis kelkajn bizarajn sonfontojn. Mi tre sxatas "circuit bending" kaj mi faris tion al du ludiloj, Spider Man radio kaj ludtelefono kiun uzis mia filo. Fakte la telefono estis uzita ankaux en la albumo "Vacaciones en Gstaad" de Gstaad Bassethounds farita kune kun mia filo. Mi havas ankaux kelkaj artefaktoj kiuj mi prilaboros. Pri la tenisrakedo, gxi estas el ligno kaj kune kun mia bopatro mi farigis gxin "lap steel guitar" kun tri kordoj. Gxi aperas en "Fragmentoj" el "Barcos Solares de Rapa Nui". Mi ludas gxin per "slide" farita el tubo

Slide y Dunlop

Dunlop-3

Dunlop-2

Dunlop

Spider-Phone