Mostrando entradas con la etiqueta solares. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta solares. Mostrar todas las entradas

sábado, 4 de junio de 2011

La Blusoj

Kvankam "Los Barcos Solares..." estas ekzperimenta albumo, mi ankaux volis enmeti gxin du blusojn. Tio estas kauxze de ke mi, antaux 20 jaroj, kiam mi lernis elektran gitaron, komprenis ke bluso estas la komenco por cxio. Kiel Albert King diras "Cxio estas bluso" aux kiel cxiuj jxazaj muzikistoj scias. Tio estas klara en la libro verkita de Wynton Marsalis pri jxazo kaj vivo. Do, jen miaj du blusetoj, kiuj ankaux havas malgrandajn ekzperimentajn momentojn, sed kiuj estas la reevizito al la fontojn kiujn ni ofte devas viziti.

domingo, 22 de mayo de 2011

"Fragmentoj" en Radio Verda

Cxiam, la E-radioj estas afablaj kun mia muziko. Radio Aktiva kaj CRI komentis pri mia muzikagado ene de la E-medio. Kaj mi havis bonan kontakton kun "Vocxoj el Japanio" kaj "La Ondo de Esperanto" kaj eble ili enmetos miajn muzikojn en venontajn podkastojn.

Radio Verda, jam parolis pri mia albumo Bizara Lando en unu el siaj podkastoj, kaj nun, tre afable enmetis mian kantajxon "Fragmentoj" el mia KD, "Los Barcos Solares de Rapa Nui", en la lasta podkasto eldonita de Radio Verda. Vi povas sekvi la ligilojn por auxdi gxin. En tiu cxi podkasto, ili ankaux parolas pri la Esperanto Klubo Jules Verne.