Mostrando entradas con la etiqueta Isla de Pascua. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta Isla de Pascua. Mostrar todas las entradas

domingo, 22 de mayo de 2011

"Fragmentoj" en Radio Verda

Cxiam, la E-radioj estas afablaj kun mia muziko. Radio Aktiva kaj CRI komentis pri mia muzikagado ene de la E-medio. Kaj mi havis bonan kontakton kun "Vocxoj el Japanio" kaj "La Ondo de Esperanto" kaj eble ili enmetos miajn muzikojn en venontajn podkastojn.

Radio Verda, jam parolis pri mia albumo Bizara Lando en unu el siaj podkastoj, kaj nun, tre afable enmetis mian kantajxon "Fragmentoj" el mia KD, "Los Barcos Solares de Rapa Nui", en la lasta podkasto eldonita de Radio Verda. Vi povas sekvi la ligilojn por auxdi gxin. En tiu cxi podkasto, ili ankaux parolas pri la Esperanto Klubo Jules Verne.

domingo, 6 de marzo de 2011

Sunaj Boatoj el Rapa Nui


Je la komenco de la jaro, post fini la KD-n "Vacaciones en Gstaad", mi decidis fini la albumon "Cerdos de Marte". Tamen, mi trovis RPM challenge-n kaj decidis partopreni. La celo estis verki dum februaro unu albumon (10 kantajxojn aux 35 minutojn el muziko). Mi verkis "Los Barcos Solares de Rapa Nui" (La Sunaj Boatoj el Rapa Nui) kaj mi estas kontenta kun la resulto. En la albumo oni trovas etnan instrumentojn, elektronikan, ekzperimentan muzikon, "circuit bending", blusojn, k.t.p. MI baldaux faros la kovrilon kaj la albumo estos elsxutebla senpage. Dume, vi povas auxdi la muzikon sekvante la ligilon kiu aperas sube en tiu cxi artikolo.