domingo, 22 de mayo de 2011

"Fragmentoj" en Radio Verda

Cxiam, la E-radioj estas afablaj kun mia muziko. Radio Aktiva kaj CRI komentis pri mia muzikagado ene de la E-medio. Kaj mi havis bonan kontakton kun "Vocxoj el Japanio" kaj "La Ondo de Esperanto" kaj eble ili enmetos miajn muzikojn en venontajn podkastojn.

Radio Verda, jam parolis pri mia albumo Bizara Lando en unu el siaj podkastoj, kaj nun, tre afable enmetis mian kantajxon "Fragmentoj" el mia KD, "Los Barcos Solares de Rapa Nui", en la lasta podkasto eldonita de Radio Verda. Vi povas sekvi la ligilojn por auxdi gxin. En tiu cxi podkasto, ili ankaux parolas pri la Esperanto Klubo Jules Verne.

viernes, 6 de mayo de 2011

Bizaraj kordoj...kaj plu...

En "Los Barcos Solares de Rapa Nui" komre de la tradiciaj instrumentoj mi uzis kelkajn bizarajn sonfontojn. Mi tre sxatas "circuit bending" kaj mi faris tion al du ludiloj, Spider Man radio kaj ludtelefono kiun uzis mia filo. Fakte la telefono estis uzita ankaux en la albumo "Vacaciones en Gstaad" de Gstaad Bassethounds farita kune kun mia filo. Mi havas ankaux kelkaj artefaktoj kiuj mi prilaboros. Pri la tenisrakedo, gxi estas el ligno kaj kune kun mia bopatro mi farigis gxin "lap steel guitar" kun tri kordoj. Gxi aperas en "Fragmentoj" el "Barcos Solares de Rapa Nui". Mi ludas gxin per "slide" farita el tubo

Slide y Dunlop

Dunlop-3

Dunlop-2

Dunlop

Spider-Phone