martes, 20 de marzo de 2012

Bizara Lando (Nun Elsxutebla senpage!!!)



La ekzperimenta muzikalbumo kiun mifaris en Esperanto,antaux tri jaroj estas nun elsxuteble senpage. Vi devas sekvi la ligilon cxe la fino de tiu cxi teksto:


www.archive.org/details/BizaraLando

"Sure Like a Bone (Elsxutebla senpage)

Vi povas elsxuti senpage mian novan muzikalbumon "Sure like a Bone". Naux blus-rokaj kantajxoj. Por fari tion bonvolu klaku la ligilon cxe la fino de tiu cxi teksto.

www.archive.org/details/SureLikeABone

viernes, 9 de marzo de 2012

"Sure like a Bone" (Kovrilo)

Nur tio cxi, kovrilo montras naux hundojn kaj unu kolombon, estajxoj kun la koro plena el bonaj aferoj. Mi dedicxis tiun cxi albumon al ili.

Sure Like a Bone (Cover art - Portada - Kovrilo)

"Sure like a Bone" (Nova muzikalbumo)

Muzikamika hundo / Perro melómano / Dog that loves music

Mi partoprenis en RPM Challenge, kiu celas krei muzikalbumon dum la plej mallonga monato de la jar. Tiu cxi nova albumo estas bluso kaj roko, malsame ol miaj malnovaj albumoj. Gxi estas reveno al la fontoj. Gxi enhavas 9 kantajxojn kiuj estis verkitaj por 8 hundoj kaj 1 kolombo (Kial ne? Hej, Paul verkis "Martha, my Dear"). La korpo de la muziko estas farita per basgitaro, elektra gitaro kaj drumoj (tiu cxi lasta per VST). En diversaj kantajxoj mi aldonis busxharmonikon, aldsaksofonon, Hispanan gitaron, "Slide" gitaron, orgenon kaj vocxon. La elektra gitaro estas mia Faim, la "slide", mia Fratti, la saksofono estas mia Winston kaj la orgeno estas kelkfoje mia Lowrey Wandering Genie kaj VST orgeno aliaj. Mia filo Franco kantas en unu kantajxo kaj ludas gvidantan gitaron en aliaj du.
Mi nun devas fini lakovrilon, sed baldaux mi aldonoskantajxojn por ke vi auxdu kaj ankau ligilon por ke vi elsxutu la albumon senpage.
Faim-2
Faim

fratti-3
fratti

bajo-2
basgitaro

Lowrey Wandering Genie
Lowrey Wandering Genie

sábado, 4 de junio de 2011

La Blusoj

Kvankam "Los Barcos Solares..." estas ekzperimenta albumo, mi ankaux volis enmeti gxin du blusojn. Tio estas kauxze de ke mi, antaux 20 jaroj, kiam mi lernis elektran gitaron, komprenis ke bluso estas la komenco por cxio. Kiel Albert King diras "Cxio estas bluso" aux kiel cxiuj jxazaj muzikistoj scias. Tio estas klara en la libro verkita de Wynton Marsalis pri jxazo kaj vivo. Do, jen miaj du blusetoj, kiuj ankaux havas malgrandajn ekzperimentajn momentojn, sed kiuj estas la reevizito al la fontojn kiujn ni ofte devas viziti.

domingo, 22 de mayo de 2011

"Fragmentoj" en Radio Verda

Cxiam, la E-radioj estas afablaj kun mia muziko. Radio Aktiva kaj CRI komentis pri mia muzikagado ene de la E-medio. Kaj mi havis bonan kontakton kun "Vocxoj el Japanio" kaj "La Ondo de Esperanto" kaj eble ili enmetos miajn muzikojn en venontajn podkastojn.

Radio Verda, jam parolis pri mia albumo Bizara Lando en unu el siaj podkastoj, kaj nun, tre afable enmetis mian kantajxon "Fragmentoj" el mia KD, "Los Barcos Solares de Rapa Nui", en la lasta podkasto eldonita de Radio Verda. Vi povas sekvi la ligilojn por auxdi gxin. En tiu cxi podkasto, ili ankaux parolas pri la Esperanto Klubo Jules Verne.

viernes, 6 de mayo de 2011

Bizaraj kordoj...kaj plu...

En "Los Barcos Solares de Rapa Nui" komre de la tradiciaj instrumentoj mi uzis kelkajn bizarajn sonfontojn. Mi tre sxatas "circuit bending" kaj mi faris tion al du ludiloj, Spider Man radio kaj ludtelefono kiun uzis mia filo. Fakte la telefono estis uzita ankaux en la albumo "Vacaciones en Gstaad" de Gstaad Bassethounds farita kune kun mia filo. Mi havas ankaux kelkaj artefaktoj kiuj mi prilaboros. Pri la tenisrakedo, gxi estas el ligno kaj kune kun mia bopatro mi farigis gxin "lap steel guitar" kun tri kordoj. Gxi aperas en "Fragmentoj" el "Barcos Solares de Rapa Nui". Mi ludas gxin per "slide" farita el tubo

Slide y Dunlop

Dunlop-3

Dunlop-2

Dunlop

Spider-Phone